Ernest Drezen

Вариант написания автора Эрнест Дрезен на английском

Ernest (Karloviĉ) DREZEN (naskiĝis en 1892 en Liepaja-Libau (Latvio), mortpafita en 1937 dum la Granda Purigo) - latvo, rusiano, sovetia ŝtata kaj socia aganto, sciencisto. Elstara fakulo pri scienc-teknika terminologio, interlingvistiko kaj esperantologio. Ĝenerala sekretario de SEU, ĉefa figuro de la antaŭmilita sovetia Esperanto-movado.

Drezen lernis en reallernejo en Kronŝtadt kaj en teĥnologia instituto en Petrograd, kie li tre aktive agis en Studenta Esperantista Grupo. En 1915-17 li estis fenriko de rusa armeo kaj en 1918-21 li okupis diversajn postenojn en Ruĝa armeo. Li membriĝis en 1918 en la komunista partio. En 1921-24 li laboris en Centra Plenumkomitato de Sovetoj. De post 1924 li laboris en scienca kampo pri racia labororganizo kaj pri lingvistiko. En 1926-30 li estis direktoro de la instituto de komunikado (poŝto, telegrafo, telefono, radio), poste vicdirektoro de trusto "Orgenergo", speciala redaktoro de la eldonejo pri administra teĥniko, profesoro de Moskva universitato kaj de aliaj teĥnikaj altlernejoj, estrarano de Sovetia societo por kulturaj rilatoj kun eksterlando (VOKS) k.a.

Esperantistiĝis en 1910. DREZEN estis prezidanto de Peterburga Societo "Espero" 1917-19, unu el iniciatintoj de ESKI en 1919. Dum la Tria Tutruslanda Esperantista Kongreso en Petrogrado 1921 li estis elektita Ĝenerala sekretario de SEU tiam fondita. De tiam li estis senŝanĝa gvidanto. Laŭ Kuznecov (antaŭparolo al Historio de la mondolingvo), Drezen konstruis SEUn kiel centralisman organizon kun rigida disciplino kaj militema ideologio, pli simila al la komunista partio ol al lingva, kultura unuiĝo.

Komence en SAT, en 1932 konfliktis kun Eŭgeno Lanti, kaj fondis IPEn (Internacio de Proleta Esperantistaro).

Drezen estis arestita la 17-an de aprilo 1937. Surbaze de falsaj akuzoj pri kreo kaj gvidado de kontraŭsovetia terorista organizaĵo de esperantistoj, pri efektivigo de sabot-terorista agado enkadre de ĝi kaj pri spionado por Germanio, li estis kondamnita al mortpuno kaj pafekzekutita la 27-an de oktobro 1937. Li estis rehonorigita postmorte, "pro absoluta manko de krimkonsisto", la 11-an de majo 1957.



Показывать:
X